跳至主要内容

Vizito kaj Apliko

Ĝenerale, ŝanco apliki Esperanton mankas al esperantistoj en disvolviĝantaj landoj. Pro la malalta laborenspezo ili ne povas partopreni la UK-on, ne povas ĝui internaciajn renkontiĝojn, entute ne povas vojaĝi eksterlande. Plejparte ili neniam kontaktas alilandan esperantiston. Tio signifas, ke la ĉefa celo de nia lingvo neniam realiĝas por ili. Ne sciante, kiam ili uzos la lingvon, multaj homoj perdas la fidon kaj intereson al Esperanto. En superaj lernejoj en la urbo Urumĉi (Ĉinio), oni okazigis kvin kursojn, en kiuj lernis pli ol 200 studentoj. Sed nun restas nur 3 studentoj laborantaj je Esperanto.

Nature, oni povas paroli Esperante kun samlandanoj, sed tio ne montras la sencon de Esperanto; kaj oni povas korespondi kun eksterlandaj samideanoj, sed por nemalmultaj homoj la afranko estas multekosta. Ekzemple en Vjetnamio poŝtmarko de letero al alia lando kostas 15-onon de la meza monata salajro.

Por tiuj esperantistoj, la vizito de alilanda samideano estas unika ŝanco uzi la lingvon. Ili ĝuas grandan plezuron pro la lingva praktiko. Bedaŭrinde, multaj esperantistoj ne volas viziti la lokajn esperantistojn estante alilande. Ĉar ili jam multe spertis Esperantujon, tia simpla kontakto jam ne emociigas ilin, ne logas ilin, ne interesas ilin. Tia afero signifas por ili nur ekstran ŝarĝon, kiu malpliigas ilian tempon turisman kaj ripozan. Eĉ oficisto de UEA konfesis, ke li ne volis serĉi esperantistojn lokajn kiam li troviĝis ferie en Delhio, Hinda Unio. Li “fuĝis de ili”, ĉar li “volis iom ripozi ekster la movado kaj iom eĉ for de la lingvo”.


Renkontiĝo inter esperantistoj de Ĉinio kaj Pakistano.

Sed ni devas ĝuste taksi tian kontakton inter eksterlanda esperantisto kaj loka samideano. Ĝia utilo estas neignorebla. La ĝojo kaj plezuro produktita de la lingva praktikado vekas homan intereson kaj entuziasmon al la movado, kaj stimulas altigi la lingvan nivelon. Samtempe, vidinte, ke nia lingvo estas utila, pli multaj homoj eklernas Esperanton, dum lokaj samideanoj povas forigi la dubon kaj nefidon de neesperantistoj, kiuj opinias nian lingvon senvalora.

Estu klare, ke vizito de la alilanda esperantisto ne estas almozo al la loka samideano, sed kontribuo al la Esperanto-movado kiel tuto.

aŭtoro: Solis (Liu Xiaozhe) el Ĉinio

el la revuo esperanto, junio 1990, la origina titolo estas 《Vizito = apliko》

评论

此博客中的热门博文

让 Slax Linux 显示中文 Legi ĉinan lingvon en Slax Linux

    为了发挥身边老爷机们的余热,我一直在用虚拟机测试几种小型的 Linux 系统。以前我用过 Puppy Linux,但这个系统,在我现在的 VirtualBox 虚拟机上,鼠标乱跑,不好用。以前没有这个现象。     几个月前,我在一台超过10年的老笔记本上安装了 Linux Mint Xfce,完全能够满足需要了。今天又发现了 Slax Linux 这个袖珍的操作系统,32位的安装包才267MB。下载安装很顺利,但打开中文网页,汉字全部成了小方块儿。世界语的帽子字母 ĉ、ĝ、ĥ、ĵ、ŝ、ŭ 倒是显示正常。     分析是因为系统过于精简,没有集成中文字体。网上的中文字体包都是压缩的,下载解压太麻烦。虽然我也是从 Dos 系统开始学习计算机的,但用惯了 Windows 的菜单鼠标操作,就懒得再记忆 Linux 命令了。我把开源的谷歌中文思源黑体 SourceHanSansCN-Regular.otf 上传到我的网站,然后打开在浏览器输入地址下载。     下载后点击字体名称,又提示无法打开。看来 Slax Linux 也没有集成字体管理软件。在网上以“Slax Linux add fonts”为关键词搜索了一下,找到了添加字体的办法: 复制或者剪切下载的字体,打开 /usr/share/fonts/opentype 目录,粘贴。然后输入 fc-cache 清空字体缓存。     再刷新页面,中文还是乱码。     重启浏览器,再打开中文页面,好了,可以浏览中文网站了。

Samideanoj, Ne Malamikoj! 是同志不是敌人!

La plej ofte uzataj retaj komunikiloj en Ĉinio estas QQ kaj Wechat, per kiuj oni establas multajn grupojn por homoj kun samaj hobioj, el kiuj certe ne mankas grupoj por Esperantaj subtenantoj. Sendube mi estas membroj de kelkaj Esperantaj grupoj. Antaŭ nelonge, oni tiris min al en grupo de nova projekto de internacia helpa lingvo. Mi ne rifuzis, kvankam mi preskaŭ neniam parolas, nur iafoje legas enhavojn en la grupo. En la pasinta monato, juna aktiva esperantisto demandis, kial mi restas en reta grupo kontraŭ-staranta Esperanton. Mi demandis, kiel li sciis, ke mi estis en tiu grupo. Li respondis, ke ankaŭ li estis en tiu grupo. Ĉar tiu lingva projekto estas abomeninda malamiko de Esperanto, li aniĝis al tiu grupo por detrui ĝin! Ĉu aliaj artefaritaj lingvoj estas malamikoj de Esperanto? Ĉu aliaj lingvaj projektoj post jaro 1887 rajtas naskiĝi? Ĉu ĉiuj aliaj lingvaj projektoj estas kontraŭ-starantoj de lingvo Esperanto? Ĉu parolantoj de aliaj artefaritaj lingvoj estas malamikoj...

PDF-libro, bela sed ne oportuna

Libro de bamboaj pecoj en antikva Ĉinio. Mi estas legema. Eĉ atentante aŭtobuson, mi ĉiam legas. Kompare kun antikvaj ĉinoj, kiuj kunportis libron faritan per bambuaj pecoj, mi estas feliĉa kun la malpeza papera libro. La disvolviĝo de scienco kaj tekniko pli faciligas la legadon. Poŝtelefonoj, elektronikaj legiloj kaj aliaj elktronikaj epikaĵoj kun malgranda ekrano, kiujn oni povas facile kunporti kaj preni per unu mano, kapablas enteni mil librojn! En la reto estas multaj senpagaj aŭ malmulte-kostaj legaĵoj, kiujn oni povas elŝuti kaj legi per porteblaj elektronikaj epikaĵoj. Sed estas bedaŭrinde, ke esperantistoj iras tre malproksime post la tekniko. Temante la elektronikan libron, esperantistoj ĉiam konsideras antaŭ ĉio la formon PDF. En la reto preskaŭ ĉiuj libroj kaj gazetoj en Esperanto estas de la PDF-formo. La formo PDF aperis antaŭ pli ol 20 jaroj, kiam ankoraŭ ne estis epikaĵo kun malgranda ekrano, kiun oni povis enpoŝe porti kaj per kiu oni povis...