跳至主要内容

花儿多果少 Floroj multaj, fruktoj malmultaj

Antaŭ multaj jaroj, mi skribis artikolon kontraŭ la mokado al Esperanto. En alia artikolo oni diris, ke la nombro de la lernantoj estis komparinda, kompare kun tiu de la la angla lingvo. Mi respondis, ke nur 1 % el la lernantoj de la angla lingvo povas ellerni tiun lingvon en Ĉinio, kio montris, ke tiu lernado jam fariĝis grandskala malŝpara agado.

多年以前我曾经写过一篇文章,以回击别人对世界语的嘲笑。

Jam pasis pli ol 20 jaroj. Dum tiuj jaroj, multaj homoj esprimis al mi la intereson al Esperanto, kaj iuj el ili eklernis ĝin. Sed mi trovis, ke la proporcio de la lernantoj, kiuj fin-fine el-lernis Esperanton, ne estas pli alta ol tiu de la anglaj lernantoj.

Kion ni faru? Kie estas la el-irejo? Ĉu ankaŭ la lernado de Esperanto fariĝas malŝpara agado por multaj homoj? Se oni ne povas lerni eĉ tiun plej facilan lingvon, kiel ili povas rekte interflui kun alilandaj samideanoj?

1. Estas tre eble, ke la tekniko solvos la lingvan problemon. La artefarita inteligenteco forigos la lingvan baron. Programaro en la poŝtelefono funkcios kiel senpaga interpretisto. Sed en la komenca epoko, certe la tekniko ne povas perfekte solvi la problemon, kaj kontaktado per maŝino certe havas malsaman sperton kun tiu de nia rekta interfluado. Krome memoru, ke la aŭto ne malaperigas biciklon.

2. Diru la veron pri Esperanto, por ke la interesatoj mem elektu, ĉu fariĝas esperantisto, aŭ nur subtenanto de la lingvo.

3. Ne plu malfaciligu Esperanton per ne-necesaj radikoj, novaj senbazaj aŭ eĉ kontraŭ-bazaj reguloj, idiomoj el naciaj lingvoj. Restu Esperanto simpla kaj facila! Aktuale Esperanto ne konkuru kun la angla, la franca, la rusa, la ĉina kaj aliaj grandaj naciaj lingvoj. Esperanto devas al-tiri grandan amason da homoj per siaj facileco kaj simpleco, alie tiu lingvo malaperos antaŭ ol ĝi havi la ŝancon kunkuri kun tiuj lingvoj.

4. La lernantoj devas ĝuste koni la facilecon de Esperanto kaj ĝuste trakti siajn diligentecon kaj persistecon. Esperanto ne estas lingvo, kiun oni povas posedi sen diligenta lernado. Tio estas vere almenaŭ por ne-eŭropanoj. Forlasi la lernadon de Esperanto sur duona vojo estas granda malŝparado de tempo kaj energio. La lingvon, aŭ ne lernu, aŭ posedu!

开花的多,结果的少

评论

此博客中的热门博文

让 Slax Linux 显示中文 Legi ĉinan lingvon en Slax Linux

    为了发挥身边老爷机们的余热,我一直在用虚拟机测试几种小型的 Linux 系统。以前我用过 Puppy Linux,但这个系统,在我现在的 VirtualBox 虚拟机上,鼠标乱跑,不好用。以前没有这个现象。     几个月前,我在一台超过10年的老笔记本上安装了 Linux Mint Xfce,完全能够满足需要了。今天又发现了 Slax Linux 这个袖珍的操作系统,32位的安装包才267MB。下载安装很顺利,但打开中文网页,汉字全部成了小方块儿。世界语的帽子字母 ĉ、ĝ、ĥ、ĵ、ŝ、ŭ 倒是显示正常。     分析是因为系统过于精简,没有集成中文字体。网上的中文字体包都是压缩的,下载解压太麻烦。虽然我也是从 Dos 系统开始学习计算机的,但用惯了 Windows 的菜单鼠标操作,就懒得再记忆 Linux 命令了。我把开源的谷歌中文思源黑体 SourceHanSansCN-Regular.otf 上传到我的网站,然后打开在浏览器输入地址下载。     下载后点击字体名称,又提示无法打开。看来 Slax Linux 也没有集成字体管理软件。在网上以“Slax Linux add fonts”为关键词搜索了一下,找到了添加字体的办法: 复制或者剪切下载的字体,打开 /usr/share/fonts/opentype 目录,粘贴。然后输入 fc-cache 清空字体缓存。     再刷新页面,中文还是乱码。     重启浏览器,再打开中文页面,好了,可以浏览中文网站了。

Alia Mensogo de Esperantistoj 世界语者的另一个谎言

La Universala Kongreso de Esperanto (UK) estas la unika mondskale kongreso, kiu ne bezonas interpretistojn. En la UK, ĉiuj partoprenantoj parolas la saman lingvon – Esperanto. Oni interparolas senbare en Esperanto pri diversaj temoj. Tia priskribado altiras interesatojn, kaj emociigas esperantistojn sin mem. Bedaŭrinde, tio estas alia mensogo de esperantistoj. Partoprenantoj de la 100a UK en Lille, Francio. Dum la UK, ĉu ĉiuj parolas nur Esperante? Esperanto estas pli facila ol naturaj lingvoj. Sed la subtenantoj troigas ĝian facilecon. Fakte plejparto de la lernantoj de Esperanto ne posedas la lingvon. Kiom da lernis Esperanton? Kaj kiom da finfine posedas la lingvon? Mi okazigis kelkajn kursojn en universitatoj en Urumqi, la ĉefurbo de la regiono Xinjiang, sed nur 1 kursano esperantistiĝis. Antaŭe, kiam alia homo esprimis sian volon lerni Esperanton, mi tuj donacis aŭ alpruntis lerno-libron al li aŭ ŝi. Sed post kelka tempo, la lernolibro malaperis kun la in...

真假世界语者 Kio estas esperantisto?

几年前,在中国世界语论坛上发生了关于什么是”世界语者“的争论。 Antaŭ kelkaj jaroj, en la ĉina esperanta forumo okazis disputo: kio estas esperantisto? 绿网 是中国著名的世界语网站,一些会世界语的人和世界语学习者每天都去 绿网的论坛 逛逛。论坛上人们谈论和世界语相关的问题,发布世界语活动消息。论坛帖子大部分是汉语的,这让会说世界语的人很生气,甚至感到愤怒。他们认为,为了显示世界语的用处和易学,必须说世界语而不是汉语,甚至在国内世界语活动中,即使参加的人大部分是中国人,也要说世界语,否则公众就不会相信世界语者关于世界语的宣传了。他们进一步断言,不说世界语的人不是世界语者,甚至假世界语者!这种说法伤害了那些支持世界语运动、但不会说世界语的人的脸面和感情。 La Verda Reto   estas fama ĉina esperanta retejo, en kiu estas forumo , kiun multaj esperantaj lernantoj kaj esperantistoj vizitas en ĉiu tago. En la forumo oni diskutas problemojn pri Esperanto, kaj afiŝas novaĵojn de Esperantaj aranĝoj kaj agadoj. La afiŝoj plejparte estas en la ĉina lingvo, kio malkontentigas kaj eĉ kolerigas parolantojn de Esperanto en Ĉinio. Ili opinias, ke por montri utilecon kaj facilecon de Esperanto al la publiko, oni devas paroli la lingvon Esperanton, sed ne la ĉinan, eĉ dum la enlandaj agadoj, kies partoprenantoj estas ĉefe ĉinoj, alie la publiko ne kredas la propagandon de...