La Esperanta movado en Ĉinio estas grava parto de tiu en la mondo. Sed oni troigas ĝian amplekson.
Laŭ takso, nun en Ĉinio estas malpli ol 1000 homoj, kiuj povas paroli Esperanton en diversaj niveloj. Sciu, ke en Ĉinio estas pli ol 1406 milionoj da loĝantoj, nome estas nur malpli ol 1 parolanto de Esperanto el miliono da ĉinoj!
Esperanto estis enkondukita al en Ĉinio ĉirkaŭ la jaro 1900. Ĝis nun (jaro 2016) , esperanto du foje prosperis en Ĉinio.
La unua fojo okazis ĉirkaŭ 1912 – 1936, kiam ĉinaj intelektantoj komencis akcepti eŭropajn penson kaj kulturon. La tiama ministro de la Edukado, sinjoro Cai Yuanpei ( 蔡元培 ), kaj multaj aliaj famaj intelektuloj varme subtenis Esperanton.
La dua fojo okazis ĉirkaŭ 1981 – 2005, kiam la ĉina registaro komencis ŝanĝi sian ŝtatan izolecon. La popolo, katenita de la komunismo de pli ol 30 jaroj, montris grandajn interesojn al la ekstera mondo. Ili komencis lerni la fremdajn lingvojn, inkluzive Esperanton, por lerni avangardajn sciencon kaj teknikon de alilandoj, ĉefe de Usono kaj Eŭropo. Laŭdire, tiam la lernantoj de esperanto superas 800 mil.
Bedaŭrinde, malmultaj floroj fruktis.
Por ĉinoj, fakte Esperanto ne estas tiel facila kiel la subtenantoj propagandas. Ne kapable posedinte la lingvon, plejparto de la lernantoj foriris de Esperanto. Mi okazigis kelkajn kursojn en universitatoj en Urumqi, la ĉefurbo de la regiono Xinjiang, sed nur 1 kursano esperantistiĝis.
En jaro 1978, ĉina komunista partio komencis ekonomian reformigon, kio altigas la vivan nivelon de la popolo. Sed la partio ne volas ŝanĝon je la politiko, do ĝi kondukas la intereson de popolo al la ekonomia profito. La troa ĉasado al la mono rezultas, ke ĉinoj perdas la aspiron al la idealo kaj spirito. Tial multaj homoj perdis la intereson al Esperanto, kiu ne povas alporti al si ekonomian efikecon. Do restas en la Esperanta grupo nur malmultaj fieraj kaj fidelaj parolantoj kaj subtenantoj.
La interreto alportas ŝancon kaj rimedon al ĉinaj esperantistoj. Per la reto, oni povas prezenti kaj instrui Esperanton al la publiko per malmulta kosto. En ĉina esperantujo aperas junaj vizaĝoj, kiuj povas bone paroli la lingvon post lernado en la reto. Uzante la reton, la parolantoj povas apliki facile la lingvon kun alilandaj esperantistoj, kio montras la valoron de Esperanto.
Krome, en elementaj lernejoj kaj universitatoj oni okazigas esperantajn kursojn, en kiuj estas multaj lernantoj. Sed la efika rimedo ankoraŭ estas serĉata, per kiu oni povas fari la lernantojn parolantoj post la finiĝo de la kursoj.
aŭtoro: Solis (Liu Xiaozhe) el Ĉinio
简单介绍中国世界语运动历史和现状

评论