Mi estas legema. Eĉ atentante aŭtobuson, mi ĉiam legas. Kompare kun antikvaj ĉinoj, kiuj kunportis libron faritan per bambuaj pecoj, mi estas feliĉa kun la malpeza papera libro.
La disvolviĝo de scienco kaj tekniko pli faciligas la legadon. Poŝtelefonoj, elektronikaj legiloj kaj aliaj elktronikaj epikaĵoj kun malgranda ekrano, kiujn oni povas facile kunporti kaj preni per unu mano, kapablas enteni mil librojn! En la reto estas multaj senpagaj aŭ malmulte-kostaj legaĵoj, kiujn oni povas elŝuti kaj legi per porteblaj elektronikaj epikaĵoj.
Sed estas bedaŭrinde, ke esperantistoj iras tre malproksime post la tekniko.
Temante la elektronikan libron, esperantistoj ĉiam konsideras antaŭ ĉio la formon PDF. En la reto preskaŭ ĉiuj libroj kaj gazetoj en Esperanto estas de la PDF-formo.
La formo PDF aperis antaŭ pli ol 20 jaroj, kiam ankoraŭ ne estis epikaĵo kun malgranda ekrano, kiun oni povis enpoŝe porti kaj per kiu oni povis legi.
Libroj aŭ gazetoj en PDF-formo estas tre belaj kaj aspektas kiel veraj paperaj legaĵoj en la komputilo aŭ tabula komputilo. Sed legado dum longa tempo sidi antaŭ komputilo estas granda turmento al la korpo, kaj tabula komputilo ne estas tiel oportune portebla kiel poŝtelefono. La poŝtelefono kaj elektronika legilo estas pli oportunaj por legi iam ajn kaj ie ajn.
Apud papera eldono, UEA aperigas la revuon “esperanto” ankaŭ en PDF-formo. Sed mi neniam tra-legas ĝin. Ĉar la PDF-formo havas gravan mankon: en la malgranda ekrano, ĝi ne povas faldi la longan linion kaj ne povas denove komposti la paĝon. Legante librojn en malgranda ekrano, la leganto devas tiri la paĝon dekstre maldekstren, kaj inverse foje refoje. Kvankam estas propgramoj, kiuj povas denove komposti la paĝon, tamen ili ofte konfuzas la paragrafon kaj paĝon.
Fakte nun jam aperas nemalmultaj formoj de elektroina legaĵo, kiuj estas oportunaj por legiĝi per malgranda ekrano.
La plej simpla formo estas txt, kiu enhavas nur tekston, sen formulo, sen bildo kaj tabelo, sed ĝi povas esti bone rekte legita en ĉiuj komputiloj, poŝtelefonoj kaj elektronokaj legiloj. Dissendante novelojn, romanojn, poemarojn aŭ lernolibrojn, oni povas elekti tiun formon, por ke viaj verkaĵoj povas trafi pli multajn legantojn.
Se vi dissendas gazetojn kun fotoj, aŭ lernolibrojn kun tabeloj, eĉ sonoj, vi povas elekti la formon EPub.
EPub estas malferma normo. Ĉiu povas fari librojn en tiu formo per senpagaj programoj. EPub-libro estas legebla per komputilo, tabula komputilo, poŝtelefono kaj elektronikaj legiloj.
EPub kaj TXT povas aŭtomate denove komposti la paĝon laŭ la grandeco de la ekrano, kaj montras la kompletan frazon en malgranda ekrano. Plue, tiuj du formoj ankaŭ povas facile ŝanĝiĝi al aliaj formoj, ekzemple mobi, doc, docx, rtf, azw, chm, PDF ktp. Fakte ĉiuj superaj formoj povas tran-formiĝi inter si.
Aktuale, laŭ mia scio, inter la famaj esperantaj gazetoj, nur la “Monato” kaj “La Ondo de Esperanto” havas version EPub.
PDF bone funkcias en la komputila ekrano, sed ĝi estas ne oportuna en malgrandaj ekranoj de la aktualaj modernaj epikaĵoj pro la malfacila legado. Farante elektronikajn librojn aŭ gazetojn, oni devas konsideri unue la leg-eblecon antaŭ la aspektan belecon.
aŭtoro: Solis (Liu Xiaozhe) el Ĉinio
评论