Libro de bamboaj pecoj en antikva Ĉinio. Mi estas legema. Eĉ atentante aŭtobuson, mi ĉiam legas. Kompare kun antikvaj ĉinoj, kiuj kunportis libron faritan per bambuaj pecoj, mi estas feliĉa kun la malpeza papera libro. La disvolviĝo de scienco kaj tekniko pli faciligas la legadon. Poŝtelefonoj, elektronikaj legiloj kaj aliaj elktronikaj epikaĵoj kun malgranda ekrano, kiujn oni povas facile kunporti kaj preni per unu mano, kapablas enteni mil librojn! En la reto estas multaj senpagaj aŭ malmulte-kostaj legaĵoj, kiujn oni povas elŝuti kaj legi per porteblaj elektronikaj epikaĵoj. Sed estas bedaŭrinde, ke esperantistoj iras tre malproksime post la tekniko. Temante la elektronikan libron, esperantistoj ĉiam konsideras antaŭ ĉio la formon PDF. En la reto preskaŭ ĉiuj libroj kaj gazetoj en Esperanto estas de la PDF-formo. La formo PDF aperis antaŭ pli ol 20 jaroj, kiam ankoraŭ ne estis epikaĵo kun malgranda ekrano, kiun oni povis enpoŝe porti kaj per kiu oni povis...
Ĝenerale, ŝanco apliki Esperanton mankas al esperantistoj en disvolviĝantaj landoj. Pro la malalta laborenspezo ili ne povas partopreni la UK-on, ne povas ĝui internaciajn renkontiĝojn, entute ne povas vojaĝi eksterlande. Plejparte ili neniam kontaktas alilandan esperantiston. Tio signifas, ke la ĉefa celo de nia lingvo neniam realiĝas por ili. Ne sciante, kiam ili uzos la lingvon, multaj homoj perdas la fidon kaj intereson al Esperanto. En superaj lernejoj en la urbo Urumĉi (Ĉinio), oni okazigis kvin kursojn, en kiuj lernis pli ol 200 studentoj. Sed nun restas nur 3 studentoj laborantaj je Esperanto. Nature, oni povas paroli Esperante kun samlandanoj, sed tio ne montras la sencon de Esperanto; kaj oni povas korespondi kun eksterlandaj samideanoj, sed por nemalmultaj homoj la afranko estas multekosta. Ekzemple en Vjetnamio poŝtmarko de letero al alia lando kostas 15-onon de la meza monata salajro. Por tiuj esperantistoj, la vizito de alilanda samideano estas unika ŝan...